♫ Dolchamar - Junaj idealistoj (song in Esperanto)

Dolchamar estas bando, kiu faras elektronikan rokon esperante por internacia publiko. Ghi estas fama pro danciga ritmo, provokemaj textoj kaj energiozaj koncertoj. La bando ludis en pluraj Esperanto-eventoj en Finnlando, Svedio, Germanio, Pollando kaj Francio kaj okaze koncertas exter-Esperantie en sia hejma Finnlando. Dolchamar faris du kd-albumojn por la franca diskeldonejo Vinilkosmo, kiu specialighas pri esperantomuziko.

La unua albumo Lingvo Intermonda (2000) estis sukceso en festivalaj diskooj chirkau la mondo kun la hito Chu vi pretas ?!, la unua hiphopa peco eldonita en Esperanto. Kun du kontribuoj en la Elektronika Kompilo (2003) de Vinilkosmo, la "duruloj" de Esporok estis tiuj, kiuj donis al la diskjhokeoj ludendan esperantomuzikon, kaj poste sekvis aliaj artistoj.

La dua Dolchamara albumo Rebela Sono (2005) enkondukis vivan sesmembran bandon kun garaghroka sono kaj pli politika tono. Per du diversaj eldonoj - unu internacia kaj unu exkluzive Finnlanda - Rebela Sono gajnis multan audeblon kaj videblon en la Finnlandaj medioj kaj ighis unu el la plej multe venditaj esperantaj kd-oj de chiuj tempoj. Konsekve Dolchamar estis "frontpagha vizagho" de la revuo Monato en 2005.

La membroj de Dolchamar estas Patrik Austin (gitaro kaj kantado), Hannu Linkola (drumo kaj perkutiloj), Toni Mäki (basgitaro) kaj Andrei Dumitrescu (klavaro).

Visitir YouTube por mori videos: http://www.youtube.com/Piechjo

Por mori informazoni sur Dolchamar visitir www.dolchamar.net , sur Esperanto visitir Wikipedia y sur EULINGU contaktir: eurolanguage@gmail.com, con-vil-ud!

No comments: